«Grenier, al la tabulo!»
Mi havas la tipan pugnofrapon al la koro, kiu nepre sekvas la oficialan alvokon de
mia nomo, la nenomeblan vertiĝon, la naŭzon, la panikon…
Nu tio okazas! Tiu frazo antaŭvidita kaj antaŭtimita, ĝi fine alvenis.
Mi stariĝas, kun ŝanceliĝantaj kruroj,
la kapo vaka kaj resonanta, la impreso ke ĉiuj fikse rigardas min (kaj tio
estas), la certeco ke katastrofo estas tuja, io pli terura ol la milito, ol la
morto, ol la ĉiusemajna vizito ĉe la dentisto…
Mi antaŭeniras ĝis la estrado en preskaŭ respektema silento.
Ni estas en 1958, en la liceo Chaptal, en la kvarnivela klaso, kurso pri
matematiko... De antaŭ tri jaroj, miaj notoj pri tiu fako evoluis laŭ
regula kaj malsupreniranta kurbo. La matematikon, mi mem bonvolus kompreni
ĝin, ŝati ĝin – same kiel tiuj fortuloj pri ekvacioj kiuj, unuavice,
ŝajnas delektiĝi per ciferoj kaj ĵonglas per la decimaloj kaj la
bisekcantoj –. Sed ekde la oktobra monato, Sinjoro Hoslin komprenigis min ke
mia senkapableco en tiu fako estis kruda, skandala, neinversigebla…
Mi konfesas, ke senpene mi estis konvinkinta.
Des pli ke de la komenco de la lerneja jaro, Sinjoro Hoslin lasas min en paca vivo. Li senpete
forpuŝis min al la lasta vico kie, post kelkaj semajnoj de enuo pro liaj nekompreneblaj
majstraj klarigoj, mi ekskribis. Ne la kurson, ne, sed poemojn, novelojn,
romanojn, teatraĵojn. En la klasĉambro, mi ĉiam skribadis dum la
kursoj, kiuj ne interesis min. Rapidege, en la lernejo kiel en la liceo
okulfrapis min du evidentaĵoj: la unua estas ke la personeco de la
instruisto igas la jaron milda, pasiiga, aŭ sensprita kaj morna;
ankaŭ la unua estas, ke mi ne malŝatas la matematikon, sed tiuj kiuj
lernigas ĝin al mi malŝatigas ĝin al mi. La dua estas, se
enuante dum kurso mi skribas, nu oni lasas min trankvila: jes, la instruistoj
estas lozistaj aŭ naivaj tiagrade kredi ke lernanto kiu skribas laboras…
Tiam, dum la matematika kurso,ĉar mi komprenas nenion al ĝi, mi skribadas.
Ve, Sinjoro Hoslin ĵus rompis la pakton. Unuafoje, li publike testas min.
Ofte, li ridindigis min en la klasĉambro, alparolante min por komenti rezulton:
«Ĉu Grenier konsentas? Kaj se oni petus la solvon al Grenier?» Kaj miaj
kamaradoj ekridis, hipokritaj kaj ĝentilaj.
Sed nun, ili ne plu ridas. Strange, la estonta demonstro de mia senkapableco jam
konata antaŭvidiĝas iomete streĉita. Verdire la solvo sensurprize
antaŭvidiĝas: ekde tri jaroj, mi montras tiom da facileco por resti
la plejbonulo pri la franca ol la malplejbonulo pri matematiko. Hoslin certe antaŭsentas
ke neatenditaĵo mankos en lia spektaklo, ke li furiozas kontraŭ
kadavro. Tiam, kiam mi supreniras sur la eŝafodon (mi volas diri: la
estradon) li pardonas min per grandanima gesto: «Ho ne, fine, revenu al via sidloko,
tio ne valoras perdi sian tempon…»
Miaj kamaradoj ŝajnas tiom malpezigitaj ol mi.
Mi revenas sur la sidŝtuparon, mi reiras al la lasta vico, la pulbalkono de
tiu granda teatro kiu estas la klasĉambro kie mi bone ŝatus, iam,
interŝanĝi mian spektatorlokon kontraŭ tiu de reĝisoro… Kaj
mi denove ekskribas.
Iun tagon, mi venĝos min. Iun tagon, mi iĝos instruisto, ankaŭ mi, sed mi elektos alian rolon.
Aŭ tiam, mi skribos romanon. Romanon en kiu la malbonulo nomiĝos Hoslin.
Pro kio do la alvokiĝoj dependas? Mi maturigas malrapidan, paciencan intrigon...
Kolektiva traduko de Perigorda Esperantista Grupo.
|